
Mi ne scias kion, tio mi volas,
Sed mi scias ke mi ne sukcesos;
Mi ne scias kie mi estas,
Sed mi scias, ke mi estas perdita kaj sola
Kaj mi bezonas baldaŭ morti.
Ĉiuj vojoj gvidas min nenien lokon.
Mi perdis mian esencon. Mi estas malplena.
Mi bezonas lumon, kredon kaj Dion.
Kie estas Dio kiam mi krias kaj suferas?
Kie estas anĝeloj por doni al mi konsilion?
Ĉielo ne respondas. Nur la silento estas la respondo.
Mi ne scias plu preĝi. Mi forgesis ĉiujn preĝojn.
Hodiaŭ mi estas sola.
Morgaŭ mi estos mortinta.
Mia vivo estas nur malespero.
Nenia kredo, nenia amo, nenia feliĉa memoraĵo.
Kion mi faris kun mia vivo?
Mi estas nur unu miso de miaj gepatroj.
Jes, mi estas unu miso.
Mi vivis vane kaj certe mortos vane.
Vivi estas perdo da tempo.
Sed mi ne havas plu tempon ĉar la fino proksimiĝas.
Mi povas vidi la morton kaj ĝi vokas mian nomon.
Nur la morto komprenas min.
Mi ploras ĉiutage ĉar mi suferas ĉiutage.
Mi ne volas plori, mi ne volas esti viktimo de la mondo,
Mi ne volas havi tragikan finon,
Sed mi ne povas ŝanĝi mian sorton.
Hodiaŭ mi estas sola.
Morgaŭ mi estos mortinta.
Mi estas feliĉa nur ene miaj revoj.
Tuta mondo malamas min. Mi ankaŭ malamas min.
Mi ne estas kiu mi volas esti. Mi estas nur un fiasko. Unu miso.
Do mi ne povas vivi plu ĉar mi ne povas venki la mondon.
Mi sentas nun nur malĝojon.
Ne estas estonteco por mi.
Ne estas morgaŭ por mi.
Ne estas helpo, espero, lumo, paco.
Estas nur malhelo kaj larmoj.
Curtir isso:
Curtir Carregando...
Você precisa fazer login para comentar.